Laŭ lokaj aŭtoritatoj, 9 homoj estis mortigitaj kaj 18 aliaj restis malaperintaj ĝis la 9a lunde matene post kiam montotorentoj kaj kotoŝtona fluo trafis la urbon Kangding en la sudokcidenta ĉina provinco Sichuan sabate.
La katastrofo okazis je ĉirkaŭ 3a horo kaj duono frumatene sabate en Kangding, la tibeta aŭtonoma gubernio de Garze, faligante tunelponton kaj detruante hejmojn en la vilaĝo Ridi.