La enlande farita granda pasaĝeraviadilo C919 de Ĉinio komencis funkcii sur nova itinero liganta Pekinon kun Xi'an, la ĉefurbo de la nordokcidenta ĉina provinco Shaanxi, laŭ ĝia funkciiganto Ĉina Orienta Flugkompanio.
La flugo MU2113, portanta 139 pasaĝerojn, ekflugis de la Xianyang-a Internacia Flughaveno en Xi’an je la 16a horo al Pekino, markante la malfermon de la kvina regula komerca itinero de C919.
La servo funkcias ĉiutage, kun la revena flugo foriranta de Pekino je la 8:00 posttagmeze. La flugo daŭras proksimume 2,5 horojn.
La aviadilo C919 faris sian unuan komercan flugon en majo 2023 kaj de tiam ĝi konservis regulan funkciadon inter Ŝanhajo kaj Chengdu, la ĉefurbo de la sudokcidenta ĉina provinco Sichuan.
Ĝis sabato, C919 faris 3 133 flugojn, servante al preskaŭ 420 000 pasaĝeroj.