Ĉinio donacas 3 milionojn da usonaj dolaroj al agentejo de UN por helpo en Gazao
Yu Publikigita: 2024-08-05 18:20:48

Ĉinio ĵaŭde donacis 3 milionojn da usonaj dolaroj al Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) por Helpo kaj Konstruo al Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento por subteni ĝiajn urĝajn humanitarajn klopodojn en Gazao.

Oficejo de la Ĉina Popola Respubliko en la Palestina Ŝtato diris en deklaro, ke Zeng Jixin, estro de la oficejo, subskribis la konstribuan interkonsenton kun ĝenerala vickomisaro (funkciiga subteno) de Agentejo de la UN por Helpo kaj Konstruo al Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento Antonia Marie De Meo.

Zeng diris, ke Ĉinio ĉiam subtenis la aktivan plenumadon de devo de la agentejo, kaj alvokis la internacian komunumon subteni la laboron de la agentejo, kaj ke Ĉinio liveris urĝan monhelpon al la agentejo post la eksplodo de la konflikto en Gazao pasintjare.

De Meo, nome de la agentejo, esprimis dankon pro konsekvenca subteno de Ĉinio kaj diris, ke la kontribuo de Ĉinio estas tre grva. Ŝi esprimis ankaŭ volon plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por mildigi la humanitaran krizon en Gazao.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree