Ĉinio gajnas oran medalon de vira 4x100m miksita stafetado en Parizaj Olimpikoj
Lucia Publikigita: 2024-08-05 18:22:21

Ĉinio akiris sian duan ormedalon el naĝado de la Parizaj Olimpikoj gajnante la finalon de la vira 4x100m miksita stafetado dimanĉe.

La ĉina kvaropo de Xu Jiayu, Qin Haiyang, Sun Jiajun kaj Pan Zhanle atingis la celon per tri minutoj kaj 27,46 sekundoj, pli rapide je pli ol duona sekundo ol la usona kombinaĵo de Ryan Murphy, Nic Fink, Caeleb Dressel kaj Hunter Armstrong.

La rezulto rompis la usonan rekordon de 10 sinsekvaj ormedaloj en ĉi tiu konkurso ekde la Los-Anĝelesaj Olimpikoj 1984.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree