Ĉinio starigos "novan elektran sistemon" por verda kresko kaj energisekureco
Yu Publikigita: 2024-08-06 20:48:08

Ĉinio marde publikigis agadplanon pri starigo de "nova elektra sistemo", kio estas parto la klopodoj de la lando por daŭrigi verdan disvolviĝon kaj certigi sekurecon de energio.

La plano, kune publikigita de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, la Nacia Administracio pri Energio kaj la Nacia Administracio pri Datumoj, skizas paŝojn farotajn en naŭ kampoj inter 2024 kaj 2027.

Ĉinaj aŭtoritatoj klopodos por pliigi la transmision de pura elektro tra la elektroproviza reto, altgradigi karbofajrajn elektrocentralojn kaj vastigi ŝargan infrastrukturon por elektraj veturiloj.

La plano ankaŭ detalas rimedojn, kiuj celas certigi stabilan funkciadon de la elektra sistemo de Ĉinio kaj akceli disvolviĝon de la elektrodistribua reto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree