Ĉinio sendis novan satelitan grupon en la kosmon marde de la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la norda ĉina provinco Shanxi.
La satelita grupo estis lanĉita je 2a horo kaj 42 minutoj posttagmeze (Pekina Tempo) sur modifita portoraketo Changzheng-6 kaj sukcese eniris sian antaŭfiksitan orbiton.
La lanĉo markas la 530-an flugmision de la portoraketserioj Changzheng.