Ĉina kaj egipta ministroj pri eksterlandaj aferoj telefone interparolas pri duflankaj rilatoj kaj mezorienta situacio
Qiujieming Publikigita: 2024-08-07 17:24:01

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde faris telefonan konversacion kun Badr Abdelatty, egipta ministro pri eksterlandaj aferoj, elmigrado kaj egiptaj elmigrintoj.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke sub la strategia gvido de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj egipta prezidento Abdel Fattah el-Sisi, la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Egiptio atingis gravan disvolviĝon kaj estas en sia plej bona periodo en la historio.

Rimarkinte, ke Egiptio havas gravan pozicion en la ĝenerala diplomatia strategio de Ĉinio, Wang diris, ke la ŝtata vizito de prezidento el-Sisi al Ĉinio en majo estis sukcesa, dum kiu la du ŝtatestroj faris planon por la disvolvo de duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Egiptio devas kapti ĉi tiun oportunon por plene efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du gvidantoj, kaj klopodi por konstrui ĉina-egiptan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko.

Abdelatty rimarkigis, ke ĉi-jare estas la 10a datreveno de la starigo de la ĉina-egipta ampleksa strategia partnereco, kaj kunlaboro inter la du flankoj en diversaj kampoj montras pozitivan impeton.

Li diris, ke Egiptio volas labori kun Ĉinio por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj plifortigi altnivelajn interŝanĝojn, por altigi la dulandajn rilatojn, montri pli larĝajn perspektivojn kaj alporti pli da avantaĝoj al la homoj de ambaŭ landoj.

La du flankoj interŝanĝis ankaŭ opiniojn pri la situacio en Mezoriento.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree