Laŭ interreta opinisondo farita de CGTN, 95,01 procentoj de la enketitoj forte kondamnas Usonon pro subpremado de rivaloj nome de sporto, kaj kritikas tion kiel “usonan hegemonion” piedpremantan Olimpikojn.
96,84 procentoj de la enketitoj opinias, ke al Usono mankas respekto al la Monda Organizo pri Kontraŭdopado, kaj defias la justecon kaj aŭtoritaton. 96,11 procentoj de la enketitoj alvokas ĉiujn landojn observi la olimpikan spiriton, kune protekti la aŭtoritaton kaj nepartiecon de internaciaj sportorganizoj kaj krei etoson de justa konkurado en sporto.
La usona atleto Elien Knighton estis pozitiva en dopad-kontrolo en marto ĉi-jare. La Usona Kontraŭdopada Agentejo ne nur ne suspendis lin, sed ankaŭ permesis al li konkuri en Parizo, kaj ĝis 90 procentoj de usonaj atletoj ne obeis la regulojn de la Monda Kontraŭdopada Organizo. 96.25 procentoj de enketitoj forte kritikas Usonon pro ĝiaj “duoblaj normoj” en dopa kontrolado. 95,01 procentoj de la enketitoj kritikas, ke tio estas la reflekto de “usona hegemonio kaj devigo” en la kampo de sporto. 93,45 procentoj de la enketitoj diras, ke dopado estas ĉiam pli politikigita kaj instrumentigita de Usono, fariĝante pligrandigo de ĝia hegemonio en la kampo de internacia politiko kaj diplomatio.
Ĉi tiu opinisondo, publikigita de CGTN en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa, ricevis respondojn de 15 244 homoj ene de 24 horoj.