Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio Mao Ning diris marde, ke individuoj en Filipinoj devas ĉesigi senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio pro la problemo de la Suda Ĉina Maro, kaj landoj ekster la regiono devas fari aferojn favorajn al regiona paco kaj stabileco.
Mao faris la rimarkojn post kiam Filipinoj kaj Germanio dimanĉe promesis subskribi aranĝon pri defenda kunlaboro ĉi-jare, por "subteni internacian regul-bazitan ordon" pri disputataj regionoj de la Suda Ĉina Maro.
Mao diris, ke la teritoria suvereneco de Ĉinio kaj ĝiaj maraj rajtoj kaj interesoj en la Suda Ĉina Maro kongruas kun koncerna internacia leĝo kaj praktiko, kaj ke estas Filipinoj, ne Ĉinio, kiu estigas problemojn en la Suda Ĉina Maro. Ŝi aldonis, ke individuoj en Filipinoj devas korekti sian malĝustan komprenon kaj ĉesigi senbazajn akuzojn.
Ŝi akcentis, ke libereco de navigacio en la Suda Ĉina Maro neniam estis problemo, kaj ke estas sensenca rakonto fabrikita surbaze de ĉi tiu falsa propozicio.