Ekstera komerco de Ĉinio atingis novan alton en unuaj sep monatoj
Yu Publikigita: 2024-08-07 17:23:30

Oficialaj donitaĵoj montris merkrede, ke la ekstera komerco de Ĉinio atingis novan alton en la unuaj sep monatoj de ĉi tiu jaro, injektante impulson en la ekonomian kreskon de la lando,

Laŭ la Ĝenerala Administracio de Doganoj, en la unuaj sep monatoj, la varkomerca kvanto laŭ juana kalkulo pliiĝis je 6,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La eksportado kreskis 6,7% kompare kun sama periodo de la lasta jaro, dum la importado pliiĝis je 5,4%.

"La ĉina ekonomio stabile funkcias ekde ĉi tiu jaro, kaj la ekstera komerco konservis stabilan kaj pozitivan tendencon," diris Lyu Daliang, direktoro de Departemento pri Statistiko kaj Analizo de la Ĝenerala Administracio de Doganoj.

"La perioda kresko de la ekstera komerco de Ĉinio konservis la nivelon de pli ol 5% en la kvara sinsekva monato en julio," aldonis Lyu.

Laŭ kalkulo de la usona dolaro, la ekstera komerco de varoj de la lando sumiĝis je 3,5 duilionoj da dolaroj de januaro ĝis julio. La eksportado atingis 2,01 duilionojn da dolaroj, dum la importado kalkuliĝis al 1,49 duilionoj da dolaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree