Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Mao Ning, anoncis ĵaŭde, ke speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ŝtata konsilanto Shen Yiqin ĉeestos la ferman ceremonion kaj aliajn okazaĵojn de la 33aj Olimpikoj en Parizo de la 9a ĝis la 11a de aŭgusto.
Mao diris, ke laŭ invito de la serba registaro, Shen ankaŭ vizitos Serbion de la 12a ĝis la 14a de aŭgusto.