En la unuaj sep monatoj de la kuranta jaro, la totala kvanto de la ekstera komerco de Ĉinio kreskis je 6,2% ĝis 24,83 duilionoj da juanoj. Pro la akcelita kresko de la importado kaj eksportado en la unua duono de la jaro, la kvanto de la ekstera komerco atingis novan historian alton dum ĉi tiu periodo.
Ekstera komerco estas grava ekonomia barometro. Stabila kresko de la ekstera komerco ne nur montris forton kaj vivecon de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ alportis multajn profitojn al la mondo.
La ĉefa avantaĝo kuŝas en oportunoj liveritaj de la grandega merkato de Ĉinio. Laŭ raporto de la sudkorea novaĵagentejo Yonhap, la eksportado de Sud-Koreio al Ĉinio rapide pliiĝis en julio pro duonkonduktaĵaj eksportoj, kio faris Ĉinion denove la plej granda celloko de la eksportado de Sud-Koreio. Analizantoj opinias, ke kun la altkvalita disvolviĝo de Ĉinio plifortiĝas la tendenco al individueca kaj diversigita konsumado de bonkvalitaj produktoj. Tio estos grava motoro por kresko de la importado. La plua grandigo de la importado de Ĉinio kaj la stabila kaj orda plivastigo de merkataliro por agrikulturaj produktoj alportos pli da avantaĝoj al ĉiuj landoj por partopreno en la ĉina merkato.
Samtempe, Ĉinio disvolvas novajn altkvalitajn produktivajn fortojn adaptitajn al lokaj kondiĉoj, alportante novan disvolvan impeton al la mondo. "Farita en Ĉinio" estis elmontrita en la Parizaj Olimpikoj ĉi-somere. De la kunblata piedpilko, kiu povas rimarki 500 movojn en unu sekundo, ĝis la tablotenisa tablo, kiu povas ŝanĝi koloron, ĉinaj firmaoj provizis la mondon per bonkvalitaj produktoj kaj servoj danke al multaj teknologiaj novigoj, kompletaj produktaj kaj provizaj ĉenoj kaj granda kompetenteco por fabrikado.
Longtempe, la ekstera komerco de Ĉinio ludis pozitivan rolon en konservado de la stabileco de tutmondaj produktaj kaj provizaj ĉenoj. Depost la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la ekstera komerco de Ĉinio kreskis je 1,6 duilionoj da juanoj en ĉiu jaro, kio egalas al la jara sumo de ekstera komerco de mezgranda lando. Tio estas aparte valora por la tutmonda ekonomio, kiu urĝe bezonas renormaliĝo.
La daŭra reboniĝo de la ĉina ekonomio estis forta subteno kaj garantio por la ekstera komerco. La ĉina ekonomio senĉese kreskis dum la lastaj ok trimestroj. Lastatempe pluraj internaciaj institucioj, inkluzive de la Internacia Mona Fonduso, altigis sian anticipon pri la kresko de la ĉina ekonomio por la kuranta jaro ĝis pli ol 5%. Tio montras, ke Ĉinio ankoraŭ estas grava motoro de la tutmonda ekonomio.