Oficialaj donitaĵoj montris vendrede, ke la konsumaj prezoj de Ĉinio milde kreskis en julio dum la enlanda konsuma postulado daŭre grandiĝis.
La Nacia Statistika Buroo diris, ke la konsumpreza indico, ĉefa mezurilo de inflacio, kreskis je 0,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La kresko estis pli alta ol la 0,2-procenta pliiĝo en junio.
Dong Lijuan, statistikisto de la Nacia Statistika Buroo, diris, ke kun daŭra renormaliĝo de la konsuma postulado, kaj ankaŭ pro la influo de alta temperaturo kaj forta pluvado en iuj regionoj, la konsumpreza indico ŝanĝiĝis de monata malkresko al pliiĝo en julio, kun pli granda perioda kresko.
Pro la nesufiĉeco de merkata postulado kaj la prezmalaltiĝo de iuj internaciaj varoj, la produktant-preza indico de Ĉinio en julio malpliiĝis je 0,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, same kiel en la antaŭa monato.