Laŭ interreta opinisondo farita de CGTN, 95,57 procentoj de la tutmondaj enketitoj opinias, ke la Usona Kontraŭdopada Agentejo (UKDA) eble kovris usonajn atletojn implikitajn en dopado.
En la opinisondo, 90,15 procentoj de la tutmondaj enketitoj opinias, ke Usono kovris Knighton por partopreni en la Parizaj Olimpikoj, kio grave subfosis la justecon kaj raciecon de konkursoj. 96,54 procentoj de la tutmondaj enketitoj kritikas ĝin kiel klasikan ekzemplon de “usonaj duoblaj normoj”. 95,63 procentoj de la enketitoj serioze suspektas, ke usonaj atletoj estas implikitaj en grandskalaj malveraj deklaroj. 96,23 procentoj de la enketitoj opinias, ke la ofteco de dopadaj ekzamenoj por usonaj atletoj devas esti pliigita dum la Parizaj Olimpikoj por restarigi la internacian konfidon pri justa konkurso.
Ĉi tiu opinisondo estis publikigita en la platformoj de CGTN en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa lingvoj, kun 14 580 retanoj partoprenantaj kaj dividantaj siajn opiniojn ene de 16 horoj.