Xi sendis gratulon al singapura prezidento okaze de 59a datreveno de Singapura Respubliko
Qiujieming Publikigita: 2024-08-09 20:19:11

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis gratulan mesaĝon al sia singapura paralelulo Tharman Shanmugaratnam okaze de la 59a datreveno de la fondiĝo de la Singapura Respubliko.

Xi diris en sia mesaĝo, ke de post la fondiĝo de la Singapura Respubliko antaŭ 59 jaroj, Singapuro sekvis la disvolvan vojon konforman al la nacia kondiĉo kaj faris rimarkindajn atingojn en nacia konstruado.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Singapuro estas amikaj najbaroj kaj gravaj kunlaboraj partneroj, kaj ke en la procezo de modernigo, la du landoj ĉiam lernis unu de la alia kaj kunlaboris por komuna gajno, kio ne nur efike akcelis iliajn respektivajn disvolvadon kaj revigliĝon, sed ankaŭ donis gravan impulson al regiona kunlaboro.

Xi diris ankaŭ, ke li esperas, ke ambaŭ flankoj laboros por efektivigi la orientiĝon de la ĉiuflanka kaj altkvalita antaŭvida partnereco de Ĉinio kaj Singapuro, plu antaŭenigi la duflankajn rilatojn, alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj, kaj injekti pli da pozitiva energio en regionan pacon kaj prosperon.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Qiang kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sendis gratulajn mesaĝojn al siaj singapuraj paraleluloj en la sama tago.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree