61 homoj mortigitaj en pasaĝeraviadila kraŝo en San-Paŭlo, Brazilo
Yu Publikigita: 2024-08-10 17:11:07

La flugkompanio Voepass konfirmis, ke pasaĝeraviadilo kraŝis en fermita loĝkomunumo en la brazila ŝtato San-Paŭlo vendrede, mortigante ĉiujn 61 homojn en la aviadilo.

Voepass diris ke ĝia aviadilo, dumotora turbinhelica aviadilo ATR 72, estis fluganta al la internacia flughaveno Guarulhos de San-Paŭlo kun 57 pasaĝeroj kaj 4 deĵorantoj en la aviadilo, kiam ĝi kraŝis en Vinhedo. Voepass disponigis nomliston de pasaĝeroj, sed ne iliajn ŝtatanecojn. Antaŭa deklaro diris, ke estis 58 pasaĝeroj.

Aŭtoritatoj ne tuj diris, kio kaŭzis la kraŝon, kvankam la estro de la brazila centro pri esploro de aviadaj akcidentoj Cenipa diris, ke la tiel nomata "nigra skatolo" de la aviadilo enhavanta voĉregistraĵojn kaj flugdatenojn estis reakirita el la okazejo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree