Ĉinio komencis apelacion al la Monda Organizo pri Komerco (MOK) vendrede, kontestante la altrudon de provizoraj aldonaj tarifoj de la Eŭropa Unio (EU) al importado de ĉinaj elektraj veturiloj.
La Ministerio pri Komerco diris, ke por protekti la disvolvajn rajtojn kaj interesojn de la industrio de novenergiaj veturiloj kaj tutmondan kunlaboron en verda transformiĝo, Ĉinio apelaciis al la disputsolva mekanismo de MOK pro la provizoraj kontraŭsubvenciaj rimedoj de EU al novenergiaj veturiloj.
La ministerio diris, ke al la unua juĝo de EU mankas fakta kaj jura bazo, serioze malobservas la regulojn de MOK kaj subfosas tutmondan kunlaboron pri klimatŝanĝiĝo.
Ĝi diris, ke Ĉinio urĝis EU tuj korekti siajn malĝustajn praktikojn kaj labori kune por protekti la stabilecon de la ekonomia kaj komerca kunlaboro de Ĉinio kaj EU kaj ankaŭ la industrian ĉenon kaj provizan ĉenon de novenergiaj veturiloj.
Komence de julio, la Eŭropa Komisiono altrudis provizorajn aldonajn tarifojn al fabrikantoj de ĉinaj baterielektraj veturiloj ĝis 37,6%. La komisiono asertis, ke la decido estis bazita sur konkludo de enketo, ke subvencioj profitigas la valorĉenon de ĉinaj baterielektraj veturiloj, kaŭzante ekonomian riskon al produktantoj de EU.