Oficialaj donitaĵoj montris vendrede, ke la serva komerco de Ĉinio vidis rapidan kreskon en la unua duono de 2024, kun drasta pliiĝo de la komerco de vojaĝ-rilataj servoj.
Laŭ la Ministerio pri Komerco, la serva komerco de la lando sumiĝis je preskaŭ 3 600 miliardoj da juanoj (503,6 miliardoj da usonaj dolaroj) inter januaro kaj junio, kreskante je 14% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.
Servaj eksportoj alproksimiĝis al 1 500 miliardoj da juanoj, kreskante je 10,7%, kaj servaj importoj pliiĝis je 16,4% al pli ol 2 100 miliardoj da juanoj, rezultigante malfavoran saldon de 662,9 miliardoj da juanoj.
Komerco de vojaĝ-rilataj servoj draste kreskis je 47,7% ĝis pli ol 961,7 miliardoj da juanoj, kaj komerco de sciointensaj servoj kreskis je 3,7% ĝis pli ol 1 400 miliardoj da juanoj.