Ĉefministro de Fiĝioj vizitos Ĉinion
Qiujieming Publikigita: 2024-08-10 17:11:30

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio Mao Ning vendrede anoncis, ke laŭ invito de ĉina ĉefministro Li Qiang, ĉefministro de la Respubliko Fiĝio Sitiveni Rabuka faros oficialan viziton al Ĉinio de la 12a ĝis la 21a de aŭgusto.

Mao diris, ke gvidantoj de la du landoj havos profundan interŝanĝon de opinioj pri rilatoj inter Ĉinio kaj Fiĝioj kaj gravaj demandoj de reciproka intereso dum la vizito.

“Per ĉi tiu vizito, Ĉinio esperas antaŭenigi nian ampleksan strategian partnerecon kun reciproka respekto kaj komuna disvolviĝo al nova nivelo kaj labori kun Fiĝioj por konstrui pli proksiman komunumon kun komuna estonteco inter Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj," diris Mao.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree