IAEA urĝas Ukrainion kaj Rusion sin deteni pri nuklea sendanĝereco en Kursk
Yu Publikigita: 2024-08-11 15:31:39

Estro de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) vendrede nokte urĝis Ukrainion kaj Rusion "montri maksimuman sindetenon" por certigi nuklean sendanĝerecon en la rusa regiono Kursk, hejmo de la Nuklea Centralo de Kursk.

Ĝenerala direktoro de IAEA Rafael Grossi diris en deklaro, ke la agentejo "monitoras la situacion pri la raportitaj armeaj agadoj" proksime al la Nuklea Centralo de Kursk.

La estro de IAEA urĝis ĉiujn partiojn observi la sep nemankigeblajn kolonojn por certigi nuklean sendanĝerecon kaj sekurecon dum armita konflikto, kaj ke li estas en kontakto kun koncernaj ukrainaj kaj rusaj aŭtoritatoj.

La konstanta misio de Rusio al internaciaj organizoj en Vieno diris sur la socireteja platformo X, ke ankaŭ en vendredo, Rusio informis IAEA, ke ŝajnaj fragmentoj de interkaptitaj raketoj estis malkovritaj proksime al la Nuklea Centralo de Kursk post la ukraina atako en la region Kursk.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree