Landoj en Mezoriento sabate forte kondamnis la letalajn aeratakojn lanĉitajn de Israelo pli frue en tiu tago al lernejo servanta kiel ŝirmejo por delokitoj en gazaa urbo.
Informitaj palestinaj medicinaj kaj sekurecaj personoj diris, ke israelaj militaviadiloj celis la lernejon Al-Taba'een en la kvartalo Al-Daraj en la centra urbo de Gazao, kiam delokitaj homoj en la lernejo faris Fajr-preĝon, almenaŭ 100 palestinanoj estis mortigitaj kaj dekoj vunditaj, kaj inter ili estis virinoj kaj infanoj.
Samtempe, la israela defenda trupo diris en deklaro, ke la lerneja komplekso funkciis kiel armea instalaĵo de Hamas kaj Islama Ĝihado, kun ĉirkaŭ 20 militistoj de Hamas kaj Islama Ĝihado, inkluzive de altrangaj komandantoj, servantaj tie.
La israela defenda trupo ankaŭ esprimis skeptikon pri la nombroj de mortintoj kaj vunditoj, donitaj de Hamas.
En deklaro publikigita sabate, ĝenerala sekretario de la Araba Ligo Ahmed Aboul-Gheit diris, ke mortigi delokitajn civilulojn dum tagiĝa preĝado estas krimo, kiu "superas la kutiman malaltan nivelon de malnobleco kaj senskrupuleco de la israela armeo". Li alvokis la internacian komunumon fari realan premon al Israelo por serioza intertraktado por tuja batalhalto en Gazao kaj interkonsento pri interŝanĝo de kaptitoj.