Thomas Bach ne serĉos trian oficperiodon
Qiujieming Publikigita: 2024-08-11 17:14:43

Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) Thomas Bach sabate anoncis, ke li ne plu gvidos la organizon por tria oficperiodo.

Bach diris, ke li “petos la plenuman estraron plani la elekton por marto de 2025, kaj la komencon de la mandato de la nova prezidanto por la 24a de junio en 2025”.

La venonta sesio de IOK estas planita okazi de la 18a ĝis la 21a de marto en 2025 en Ateno, Grekio.

Ĝis nun, neniu individuo publike esprimis intencon kandidatiĝi por la prezidanteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree