Ĉina giganta senpilota transportaviadilo sukcese faris sian virgan provflugon
Qiujieming Publikigita: 2024-08-11 18:21:32

La dumotora giganta senpilota transportaviadilo sendepende farita de Ĉinio dimanĉe sukcese faris sian virgan provflugon en Fengming-a Flughaveno en la urbo Zigong, Sichuan-provinco.

La unua flugtesto daŭris ĉirkaŭ 20 minutojn. Dum la flugo, ĉiuj sistemoj funkciis normale. Ĉi tiu aviadilo havas enverguron de 16,1 metroj, altecon de 4,6 metroj, ŝarĝan spacon de 12 kubaj metroj, kaj komercan ŝarĝkapablon de 2 tunoj.

La aviadilo havas ankaŭ la karakterizaĵojn de facila ŝarĝo kaj malŝarĝo, alta fidindeco, alta sekureco kaj alta inteligenteco, liverante subtenon por vastigi novajn aerkargajn scenojn kaj krei novan industrion de malalt-altituda ekonomia inteligenta loĝistiko.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree