Speciala reprezentanto de Xi Jinping ĉeestis ferman ceremonion de Parizaj Olimpikoj
Pluveta Publikigita: 2024-08-12 20:50:51

Vespere de la 11a de aŭgusto laŭ la loka tempo en Parizo, Francio, fermiĝis la 33aj Someraj Olimpikoj. Chen Yiqin, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis la ferman ceremonion.

Antaŭ la ferma ceremonio Chen Yiqin amike interparolis kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj lia edzino Brigitte Macron, transdonis la korajn salutojn de prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan, gratulis la sukcesan okazigon de la Parizaj Olimpikoj, kaj esprimis sian dankemon al Francio pro ĝia subteno al la ĉina sporta delegacio. Macron kaj lia edzino petis, ke Chen Yiqin transdonu ilian sinceran saluton al prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino, gratulis la ĉinajn atletojn pro iliaj bonegaj rezultoj kaj dankis la ĉinan registaron pro la valora subteno al Francio en la aranĝo de la Parizaj Olimpikoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree