Per kio la ĉina olimpika delegacio altiris al si fanojn el la mondo?
CMG Publikigita: 2024-08-13 18:55:58

La 11an de aŭgusto la Parizaj Olimpikoj 2024, trapasintaj dek naŭ tagojn, venis al sia fino. Tio, kio sentigis fieron al sennombraj ĉinoj, estas ke la ĉina olimpika delegacio rikoltis 40 orajn, 27 arĝentajn kaj 24 bronzajn medalojn, kreis plej bonan rezulton de la historio en la eksterlande Someraj Olimpikoj, kaj realigis la duoblajn rikoltojn de sporta atingo kaj spirita civiliziteco. Tia manifestiĝo vive interpretas la sportan spiriton de la ĉina nacio kaj la olimpikan spiriton, kaj fariĝas bela nomkarto de moderna Ĉinio. Per ĉio ĉi tio Ĉinio altiris al si sennombrajn fanojn tra  la mondo.

“Oni ne taksu heroojn laŭ iliaj sukcesoj aŭ malsukcesoj, sed samtempe herooj devas esti bravaj por esti la unuaj en la konkurso.” Se oni resumu per unu vorto la konkursan karakteron de la ĉinaj atletoj en la pasintaj pli ol 10 tagoj, ĝi estas “trarompo”. La plonĝa teamo, “Teamo de Sonĝo”, unuafoje akiris ĉiujn 8 orajn medalojn, la tablotenisa teamo unuafoje ricevis ĉiujn 5 orajn medalojn, la halterleva teamo prenis al si 5 orajn medalojn, la pafa teamo kreis plej bonan rezulton… Ĉinio rikoltis 27 orajn medalojn en siaj tradiciaj avantaĝaj eroj kaj okupis 67,5% de la tuto.

Antaŭ nelonge, kiam la franca prezidento Emmanuel Macron akceptis intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), li diris, ke el tabloteniso, naĝado kaj aliaj eroj estis pruvita, ke Ĉinio havas la kapablon kulturi eminentajn sportistojn kaj animi homojn. “Neimageble”, “superbe”, “admirinde”… en fremdlandaj socialaj retejoj sin trovis multe da laŭdoj kaj gratuloj al ĉinaj sportistoj.

Lastatempe brita ĵurnalo Financial Times skribis: “Sukceso de iu lando en sporto ofte reprezentas pli vastajn avantaĝojn”. De kie fontas la kerna forto de la ĉina konkursa sporto? Multaj analizistoj serĉis la kialojn el diversaj flankoj, interalie el sinteza forto de Ĉinio, sporta trejna nivelo, konstanta ŝpruco de diverssportaj talentuloj, du sukcesoj gastigi “olimpikojn” kaj tiel plu. Ĉiuj sukcesoj venis malfacile, kaj ĝuste pro tiuj multaj faktoroj la ĉinaj atletoj akiris al si brilajn atingojn en la Parizaj Olimpikoj.

Kiel scenejo de plej altnivela sporta konkurso en la mondo, olimpiaj ludoj ne prenis konkuron por unika temo. Ĝi ankoraŭ estas “simbolo de unueco kaj amikeco kaj frukto de kulturo kaj civilizacio”, kaj ĝi portas belan strebon de la homaro pri paco, solidareco kaj progreso.

De la jaro 1984, kiam la ĉina olimpika delegacio akiris la unuan oran medalon, ĝis la jaro 2024, kiam la ĉina olimpika delegacio gajnis kune kun alia delegacio la unuan lokon de la ormedala tabelo, la olimpikoj atestis la progreson de la ĉina konkursa sporto, la senĉesan altiĝon de la sinteza forto de Ĉinio, kaj la gravan kontribuon de Ĉinio por la olimpika movado. En venontaj sportaj konkursejoj Ĉinio penos krei pli da “duoblaj rikoltoj”, disvolvos la olimpikan spiriton, akcelos la mondan pacon kaj unuecon, kaj kontribuos pli da saĝoj kaj fortoj por la homara progreso.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree