En la 12a de aŭgusto, Plena Elementa Lernejo de Qiongjie gubernio de Shannan-urbo, Tibeto, bonvenigis novan semestron.
La Plena Elementa Lernejo de Qiongjie situas en altituto de ĉirkaŭ 3 900 metroj sur la marnivelo. Ĝi estis konstruita per la helpo de la urbo Xiangyang de centra provinco Hubei kaj kun triono da investo por helpo al Tibeto. La lernejo havas unuaklasajn instalaĵojn kaj bonajn instruistojn, pro kio multaj paŝtistoj sendis siajn gefilojn al la lernejo.
Danke al praktiko de politikoj pri "tri garantioj", inkluzive de garantio de manĝado, loĝado kaj lernokosto, implementita de la lano en Tibeto por la infanoj de paŝtistoj kaj urbaj familioj kun financaj malfaciloj, la lernado kaj la vivo de la geknaboj estas bone garantiataj.