Usono devas fari klarigon pri dopado inter siaj sportistoj
Lucia Publikigita: 2024-08-13 17:20:07

La 7an de aŭgusto, la Monda Kontraŭdopada Agentejo (MKDA) publikigis deklaron, dirante, ke ekde 2011, la Usona Kontraŭdopada Agentejo (UKDA) sendevigis sportistojn, kiuj uzis steroidon kaj eritropoezinon, de akuzoj kaj punoj en almenaŭ tri kazoj, permesante al ili plu partopreni en konkursoj. La deklaro diris, ke tia praktiko klare malobservas la regulojn de MKDA, kiuj celas protekti la integrecon de sportaj konkursoj, subfosas la justecon de sportaj konkursoj kaj ankaŭ endanĝerigas la sekurecon de koncernaj atletoj.

Laŭ la opinisondo farita de CGTN (China Global Television Network) al tutmondaj retanoj, 95,01% de la enketitoj forte kondamnis la malnoblan artifikon de Usono, kiu uzis sporton kiel ilon por subpremi kontraŭulojn, kaj kritikis ĝin pro tretado de la olimpiko spirito. 96,84% de la enketitoj opiniis, ke al Usono mankas respekto al la Monda Kontraŭdopada Agentejo kaj defias justecon kaj aŭtoritaton. 96,11% de la enketitoj alvokis ĉiujn landojn observi la olimpikan spiriton, kune konservi la aŭtoritaton kaj nepartiecon de internaciaj sportorganizoj kaj krei justan konkursan atmosferon en sportaj konkursoj.

En aprilo de ĉi tiu jaro, UKDA kaj okcidentaj amaskomunikiloj, inkluzive de la ĵurnalo The New York Times, asertis, ke ĉinaj naĝistoj montriĝis pozitivaj en kontraŭdopadaj testoj pro uzo de trimetazidino en 2021, sed ili ne estis punitaj. Poste, Usono daŭre sensaciigis aferon spite al la objektivaj kaj senpartiaj enketrezultoj de la du aŭtoritataj organizoj, Internacia Federacio de Naĝado kaj MKDA. Poste, la usona registaro alvokis la plenuman direktoron de Internacia Federacio de Naĝado pri la tiel nomata "dopada okazaĵo" kaj minacis esplori MKDA. Kelkaj usonaj kongresanoj lastatempe proponis novan leĝprojekton por reteni financan subtenon al MKDA. La Internacia Olimpika Komitato esprimis sian malkontenton pri la usona ago kaj avertis nuligi la rajton de usonaj urboj pri olimpika gastigo.

Ĉinaj sportistoj gajnis la finalon de la vira 4x100m miksita stafetado en la Parizaj Olimpikoj. La rezulto rompis la usonan rekordon de 10 sinsekvaj ormedaloj en ĉi tiu konkurso ekde la Los-Anĝelesaj Olimpikoj 1984. Ĉina sportisto Pan Zhanle ĉampioniĝis en vira 100m liberstila naĝado de la Olimpikoj per grandega supereco, surprizante la okcidentan publikon. Pli kaj pli da homoj en Usono uzas la tiel nomatan "dopadan problemon" kiel pretekston por krei obstaklojn al sportistoj de aliaj landoj kaj perturbi ilian konkursan staton.

Laŭ publikaj raportoj, de januaro de tiu ĉi jaro ĝis la vespero antaŭ la Parizaj Olimpikoj, la averaĝo da testoj de kontraŭdopada organizo por ĉiu ĉina naĝisto atingis 21 fojojn. La nombro estis multe pli granda ol la mezumo de 6 testoj por ĉiu usona naĝisto kaj 4 testoj por ĉiu aŭstralia naĝisto.

La olimpika spirito ne devas esti makulita de usona hegemonio, kaj kontraŭdopada laboro ne devas esti reduktita al ilo por kalumnii kaj subpremi aliajn landojn. Estas necese, ke koncernaj institucioj faru sendependan enketon pri gravaj malobservoj de la Monda Kontraŭdopa Kodo fare de Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree