Xi alvokas mediprotektajn volontulojn antaŭenigi akvo-konservadon
Pluveta Publikigita: 2024-08-14 17:29:39

Ĉina prezidanto Xi Jinping instigis mediprotektajn volontulojn antaŭenigi akvo-konservadon kaj fari kontribuon al modernigo de harmonio inter la homaro kaj la naturo.

Antaŭ la dua Nacia Ekologia Tago de Ĉinio, kio okazos ĵaŭde, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en respondletero al la volontuloj por la Rezervejo Danjiangkou en la urbo Shiyan, Hubei-provinco.

En la respondletero, Xi aplaŭdis la klopodon de la volontuloj, dirante, ke la publika partopreno faris "la akvon en la rezervejo pli klara, la montojn pli verdaj kaj la medion pli bela."

Rimarkante, ke la projekto de akvo-deturniĝo havas strategian gravecon kaj estas kerna por la longdaŭra disvolviĝo kaj bonfarto de la popolo, Xi alvokis persistajn klopodojn por protekti la ekologian medion de la akvofonto.

Xi kuraĝigis la volontulojn instigi pli da homoj konscie konservi akvoresursojn kaj kunlabori por konstrui belan Ĉinion por fari pli da kontribuo al la modernigo de harmonio inter homaro kaj naturo.

Xi ankaŭ sendis sincerajn salutojn al mediprotektaj laboristoj kaj volontuloj tra la lando en la respondletero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree