MOS deklaras simian pokson kiel tutmondan publikan sankrizon
Pluveta Publikigita: 2024-08-15 15:29:17

Merkrede Monda Organizo pri Sano (MOS) deklaris simian pokson kiel internacian publikan sankrizon, sonigante la alarmon pri ĝia potencialo por plia internacia disvastiĝo.

"Hodiaŭ, la kriz-komitato kunvenis kaj konsilis al mi, ke laŭ ĝia opinio, la situacio konsistigas publikan sankrizon de internacia zorgo. Mi akceptis tiun konsilon," diris la ĝenerala direktoro de la MOS Tedros Adhanom Ghebreyesus en gazetara konferenco en Ĝenevo.

Simipoksaj kazoj raportitaj ĝis nun ĉi-jare superis la pasintjaran totalon, kun pli ol 14,000 kazoj kaj 524 mortoj, laŭ la datumoj de la MOS.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree