Provizoraj kompensaj rimedoj de EU pri ĉinaj elektraj veturiloj difektas interesojn de aliuloj kaj si mem
Pluveta Publikigita: 2024-08-16 08:04:17

Lastatempe, CGTN sub Ĉina Komunikila Grupo publikigis tutmondan retan enketon pri la provizoraj kompensaj rimedoj de EU pri ĉinaj elektraj veturiloj. 87,5% de la tutmondaj enketitoj atentigis, ke la protektismo de EU ne nur ne povos elimini la komercajn disputojn inter la du flankoj, sed ankaŭ kaŭzos negativan influon sur la disvolviĝo de la tutmonda aŭto-industrio. 82,96% de la enketitoj kritikis la agon de la EU, ke ili malfortigas la klopodojn de diversaj landoj por kune batali kontraŭ klimata ŝanĝo.

Responde al la provizoraj kompensaj rimedoj de EU pri elektraj veturiloj, Ĉinio jam apelaciis al la disput-solva mekanismo de Monda Komerca Organizo (MKO). La Komerca Ministerio de Ĉinio montris, ke la ago de EU estas praktiki komercan protekton, subfosi la ekonomian kaj komercan kunlaboron de Ĉinio kaj EU kaj la stabilecon de la industrio de elektraj aŭtomobiloj, damaĝi la ĝeneralan situacion de tutmonda kunlaboro por batali kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, kaj finfine difekti la interesojn de aliuloj kaj si mem.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree