La 15an de aŭgusto en Pekino okazis la Internacia Simpozio titolita “Medio, Disvolviĝo kaj Homaj Rajtoj: Verda Malaltkarbona Disvolviĝo en Moderniga Procezo”. Ding Zhongli, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, ĉeestis al la simpozio kaj faris parolon.
Ding diris, ke Ĉinio praktikas la disvolvan koncepton meti la popolon en centron, antaŭenigas modernigon, en kiu la homo kaj la naturo harmonie kunvivas, kaj antaŭenpuŝas la ampleksan disvolviĝon de la ĉina homrajta afero.