La 16an de aŭgusto en gazetara konferenco koncerna respondeculo de ĉina Komerca Ministerio diris, ke Ĉinio lanĉos serion da rimedoj por kuraĝigi eksterlandan investon kaj plibonigi altnivelajn malfermajn sistemojn kaj mekanismojn.
La koncerna respondeculo diris, ke Ĉinio daŭre malstreĉos merkataliron por eksterlandaj investoj, revizios kaj publikigos novan version de la negativa listo por eksterlanda investa aliro kiel eble plej frue, nuligos limigajn rimedojn en la manufaktura sektoro en la tuta lando, kaj laŭorde grandigos la malfermon de telekomunikado, interreto, edukado, kulturo, medicino kaj aliaj kampoj.