Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando diskutis pri translimaj krimoj vendrede en la neformala diskuto de la ministroj pri eksterlandaj aferoj inter Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando en Chiang Mai, Tajlando.
Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke sekureco estas la antaŭkondiĉo kaj fundamento por la disvolviĝo de ĉiuj landoj. Laŭ Wang, nuntempe la sekureca situacio en la regiono spertas kompleksajn ŝanĝojn, kaj translimaj krimoj kiel interreta hazardludo kaj telekomunika fraŭdo daŭre ekzistas, endanĝerigante la sekurecon de la vivo kaj posedaĵo de homoj, kaj influante socian stabilecon kaj nacian bildon.
Wang diris, ke Ĉinio prenas la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kiel gvidilon, kaj volas labori kun aliaj landoj por antaŭenigi komunajn klopodojn por bremsi translimajn krimojn kaj protekti la trankvilon de siaj patrujoj.
La kvar flankoj konsentis plifortigi kunlaboron kaj konservi pli proksiman kunordigon, kaj intensigi klopodojn kontraŭbatali translimajn krimojn kiel interreta hazardludo kaj telekomunika fraŭdo, drogkomerco kaj homa trafiko, por kune protekti la pacon kaj trankvilon de la regiono.