Kial eksterlandaj investantoj insistas "defendi" ĉinan merkaton?
Pluveta Publikigita: 2024-08-17 17:15:24

"La ĉina merkato estas plena de vigleco. Ankaŭ la aranĝo de la registaro pri grandigo de la enlanda postulo kaj akcelado de ampleksa verda transformiĝo havigis al ni pli larĝan spacon por disvolvado.” Post kiam la ĉina Komerca Ministerio publikigis la ekonomiajn donitaĵojn de julio la 15an de aŭgusto, tion diris Tao Lin, vicdirektoro de Tesla. Germana vivscienco-kompanio Bayer diris, ke ĝi planas investi 20 milionojn da eŭroj por fondi Ĉinan Kunlaboran Novigan Centron en Ŝanhajo ĉi-jare. Samtempe la franca ĵurnalo "Le Figaro" deklaris, ke germanaj fabrikistoj esperas pligrandigi produktadon en Ĉinio por defendi sian merkatparton.

Ekde la komenco de ĉi tiu jaro, eksterlandaj kompanioj daŭre pliigis investon en Ĉinio, uzante realan monon por doni "konfidan voĉon" al la ĉina ekonomio. La plej nova raporto publikigita de la Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco montras, ke pli ol 40% de la enketitaj eksterlandaj kompanioj opinias, ke la allogeco de la ĉina merkato "kreskas". Malgraŭ la ŝanĝiĝanta internacia situacio, Ĉinio ankoraŭ estas varma loko por investado, kiu altiras tutmondan atenton.

De kie venas la fido de eksterlandaj investoj al la ĉina merkato? La respondo troviĝas en la plej nova "raportkarto" pri donitaĵoj de la nacia ekonomio en julio. Fronte al la kompleksa kaj severa internacia medio kaj la enmiksiĝo de mallongperiodaj faktoroj kiel enlanda ekstrema vetero, la ĉina ekonomio daŭre konservis ĝeneralan stabilan kaj progreseman evoluan tendencon. La vorto "stabileco" donas trankvilon por eksterlandaj investantoj en Ĉinio.

Nuntempe, la internacia situacio spertis profundajn ŝanĝojn, eksteraj necertecoj pliiĝas, la enlanda efika postulo de Ĉinio estas nesufiĉa, kaj la fundamento por ekonomia reakiro devas esti firmigita. Sed laŭ la longtempa vidpunkto la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio ankoraŭ estos regata de favoraj kondiĉoj. Ĉinio havas fundamenton kaj kapablon venki la problemojn en disvolvado kaj transformiĝo. Kun la efektivigo de serio da gravaj reformadaj rimedoj, Ĉinio antaŭenigos daŭran ekonomian resaniĝon, atingos siajn ekonomiajn kaj sociajn celojn por la jaro kaj kundividos evoluajn ŝancojn kun la mondo. Tia Ĉinio nature fariĝis "nepraĵo" kaj “defendita” merkato por multaj eksterlandaj investantoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree