Ĉinio lanĉis sciencan ekspedicion dimanĉe en Lasao por esplori la Qinghai-Xizang-an Altebenaĵon, konatan kiel la "akvoturo" de Azio, kun celregiono inkluzive de "unu glaĉero, du lagoj kaj tri riveroj".
Dum la pasintaj 20 jaroj, la klimato kaj medio en la regiono spertis dramajn ŝanĝojn, inkluzive de akcelita glaĉera retiriĝo kaj rapida laga ekspansio. Tiuj transformoj influis la strukturon kaj funkcion de la regiona ekosistemo, kun signifaj efikoj por homa supervivo kaj evoluo.
Ĉi tiu scienca ekspedicio, el la perspektivo de scienca sistemo de la Tero, identigos la karakterizaĵojn de regionaj klimataj kaj ekologiaj ŝanĝoj kaj malkaŝos la mekanismojn malantaŭ ĉi tiuj ŝanĝoj.