La 17an de aŭgusto laŭ la loka tempo António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, publikigis deklaron esprimante aplaŭdon, ke la sudana registaro decidis malfermi la Adre-landliman transirejon inter Sudano kaj Ĉadio dum tri monatoj. Li diris, ke tio estas la plej rekta kaj efika maniero por humanitara helpo atingi milionojn da homoj suferantaj pro severa malsato en Darfuro, Sudano.
Guterres emfazis, ke ĉiuj partioj en Sudano devas alpreni siajn devojn laŭ internacia humanitara leĝo kaj antaŭe interkonsentitaj metodoj kaj preni konkretajn kaj daŭrajn rimedojn por faciligi humanitaran aliron kaj protekti civilulojn. Humanitaraj organizoj devas havi plenan, sekuran kaj senbridan aliron al ĉiuj civiluloj bezonantaj helpon en Darfuro kaj tra Sudano.