Oni denove raportis skandalon pri seksa atako en la usona armeo, kaj ĝi estas pli serioza ol atendite. Laŭ interreta enketo farita de CGTN, 88.95% de respondantoj estas profunde maltrankvilaj pri la sistemaj atencoj al homaj rajtoj, reprezentataj de seksa atako en la usona armeo.
Lastatempa studo de la Brown University en Usono malkaŝas, ke estis 73 695 kazoj de seksa atako en la usona armeo en 2023, pli ol la duoblo de la 29 000 kazoj taksitaj de la Usona Ministerio pri Defendo. Post la publikigo de la studo, la internacia publikopinio tumultis.
Fronte al du malsamaj statistikoj, 94,21% de la enketitoj opinias, ke la usona registaro intence kaŝis la ekziston de sistema seksatako en la armeo. Fronte al oftaj seksatakaj skandaloj en la usona armeo, la usona armeo longe rezistis eksterajn esplorojn, asertante ke tiel nomataj armeaj disciplinoj povas esti plenumitaj ene de la armeo. Ĉi-rilate, 93,9% de la enketitoj opinias, ke la usona armeo perdis kredindecon kaj ĝia deklaro estas malkonvinka; 94.9% de enketitoj postulis sendependan enketon pri seksa atako en la usona armeo por certigi ĝian malfermitecon kaj justecon.
Krome, ankaŭ la usona armeo en Japanio, Sud-Koreio kaj aliaj eksterlandaj militbazoj havas la samajn skandalojn pri seksa atako, sed la krimintoj rilataj ĉiam povas eviti leĝajn punojn, kaŭzante fortan malkontenton inter la homoj de la landoj kie la trupoj estas postenigitaj.
La enketo estis publikigita sur angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj de CGTN, kie 21 767 retanoj voĉdonis kaj esprimis siajn opiniojn ene de 24 horoj.