En 2022 dum sia vizito al Uzbekio ĉina prezidanto donacis al uzbeka prezidento Shavkat Miromonovich Mirziyoyev “la miniaturan modelon de historia kaj kultura restaĵo de la antikva urbo Khiva”. Kial la modelo de tiu ĉi antikva urbo sur la Silka Vojo fariĝis la nacia donaco el Ĉinio?
La antikva urbo Khiva situas en sudokcidenta Uzbekio kaj iam estis grava urbo sur la antikva Silka Vojo. Kaŭze de longtempa manko de riparado, iuj konstruaĵoj de la urbo estis serioze damaĝitaj. En 2014 Ĉinio kaj Uzbekio decidis kune fari riparadon kaj protektadon de historiaj objektoj. “Relikvaj kuracistoj” el Ĉinio kunlaboris kun uzbeka teamo por kolekti materialojn, ĉeloke esplori, ripari la bazon kaj fine delikate restarigis la antaŭan aspekton de antikvaj konstruaĵoj kaj maksimume protektis verajn kaj kompletajn valorajn historiajn informojn de Khiva.
De longa tempo Ĉinio estas ĉefa komerca partnero kaj la unua cellando de eksportado de Uzbekio. Kunlaboro en novenergio, agrikulturo, financo kaj moderna telekomunikado jam estas nova punkto en la ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Uzbekio. En Uzbekio estas pli ol 2 000 ĉinaj entreprenoj kaj plivastiĝas kunlaboroj inter la du landoj en amaskomunikiloj, arto, arkeologio, ktp..