Ĉinio raportas 129,9-procentan kreskon de alilandaj vizitantoj en unuaj sep monatoj
Yu Publikigita: 2024-08-19 15:50:24

La Nacia Administracio pri Enmigrado diris lunde, ke en la unuaj sep monatoj de ĉi tiu jaro, la nombro de alilandaj vizitantoj al Ĉinio rapide kreskis je 129,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 17,25 milionoj danke al serio da rimedoj faciligantaj la eniron de alilandanoj.

Liu Haitao, vicestro de la Nacia Administracio pri Enmigrado, diris en gazetara konferenco, ke laŭ taksado, la alilandaj vizitantoj entute kreskigis konsumon de pli ol 100 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 14 miliardoj da usonaj dolaroj), kun pokapa ĉiutaga averaĝa konsumo de preskaŭ 3 500 juanoj.

Liu diris, ke dum la periodo, 846 000 havenaj vizoj estis donitaj al alilandaj ŝtatanoj, kiuj havis urĝan bezonon eniri Ĉinion, sed ne havis sufiĉe da tempo por peti vizon ĉe ĉinaj ambasadorejoj aŭ konsulejoj eksterlande. La cifero kreskis je 183% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Rilate al havenaj vizoj, la administracio diris, ke alilandaj ŝtatanoj povas prezenti petojn anticipe al la havenvizaj aŭtoritatoj memstare aŭ per invitaj partioj, aŭ peti vison surloke post atingo de havenoj en Ĉinio. Liu aldonis, ke de januaro ĝis julio, Ĉinio registris entute 341 milionojn da translandaj vojaĝoj, pli multe je 62,34% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree