Xi interparolis kun vjetnama plej alta gvidanto To Lam en Pekino
Yu Publikigita: 2024-08-19 19:21:47

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, interparolis kun To Lam, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV) kaj vjetnama prezidanto, lunde en Pekino.

Xi bonvenigis la ŝtatan viziton de Lam al Ĉinio kaj denove gratulis lin pro la elektIĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPV.

Ĉinio estas la celo de la unua eksterlanda vizito de Lam post la enoficiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPV. Xi diris, ke tio plene reflektas la grandan gravecon, kiun Lam donas al la rilatoj inter la du partioj kaj la du landoj, kaj ankaŭ la altnivelan kaj strategian naturon de ĉina-vjetnamaj rilatoj. Xi esprimis la volon starigi bonajn laborrilatojn kaj personan amikecon kun Lam por kune gvidi la grandan disvolviĝon en konstruado de ĉina-vjetnama komunumo kun komuna estonteco.

Xi diris, ke meze de ŝanĝiĝoj en la mondo, la epoko kaj historio, Ĉinio kaj Vjetnamio konservis rapidan ekonomian disvolviĝon kaj longdaŭran socian stabilecon, montrante la superecon de la socialisma sistemo kaj la viglecon de la socialisma afero, kaj ke Ĉinio rigardas Vjetnamion kiel prioritaton en sia najbara diplomatio, kaj subtenas Vjetnamion persisti en la gvidado de la KPV, preni la socialisman vojon taŭgan al la naciaj kondiĉoj, kaj plue antaŭenigi la aferon de reformo, malfermo kaj socialisma modernigo.

Xi emfazis, ke en la grava stadio de nacia disvolviĝo kaj revigligo, Ĉinio kaj Vjetnamio devas, sub la direkto de la vizio konstrui komunumon kun komuna estonteco, plifirmigi la disvolvan manieron kun pli alta politika reciproka konfido, pli solida sekureca kunlaboro, pli profunda praktika kunlaboro, pli forta publika subteno, pli strikta multflanka kunordigo kaj kunlaboro, kaj pli bona traktado kaj solvado de malkonsentoj.

Xi diris, ke Ĉinio volas konservi striktan strategian komunikadon kaj altnivelajn interŝanĝojn kun Vjetnamio, firme daŭrigi reciprokan subtenon, aktive esplori manierojn grandigi sinergion inter la Iniciato Zono kaj Vojo kaj la Strategio de Du Koridoroj kaj Unu Ekonomia Cirklo, akceli la "malmolan konekteblecon" de fervoja, aŭtovoja kaj havena infrastrukturo, plifortigi la "molan konekteblecon" de inteligenta dogano, kaj kune konstrui sekuran kaj stabilan industrian kaj provizan ĉenon.

Li alvokis la du flankojn preni la okazon de celebrado de la 75a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio venontjare por kune okazigi serion da aktivadoj kiel la Ĉina-Vjetnaman Jaron de Interpopolaj kaj Kulturaj Interŝanĝoj por plifirmigi popolan subtenon de la du landoj.

Li ankaŭ alvokis komunajn klopodojn subteni la Kvin Principojn de Paca Kunekzisto kaj aliajn bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn, antaŭenigi egalan kaj ordan multpolusan mondon kaj ekonomian tutmondiĝon, kiu profitigas ĉiujn, subteni internaciajn justecon kaj egalecon kaj la komunajn interesojn de evoluantaj landoj, kaj labori por konstrui homan komunumon kun komuna estonteco.

Xi informis Lam pri la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la KPĈ, emfazante, ke la plua ĉiuflanka profundigo de reformo kaj antaŭenigo de altnivela malfermo de Ĉinio kreos novan impulson kaj novajn ŝancojn por la disvolviĝo de Vjetnamio kaj aliaj landoj.

Li diris, ke Ĉinio volas profundigi la interŝanĝon de spertoj en partia kaj ŝtata regado kun Vjetnamio, kune altgradigi la modernigon de la nacia regada sistemo kaj kapablo kaj kune marŝi al modernigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree