Dek kvar interkonsentoj estis atingitaj inter Ĉinio kaj Vjetnamio dum la ŝtata vizito de la plej alta vjetnama gvidanto al Ĉinio de dimanĉo ĝis mardo.
Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj lia vjetnama paralelulo, To Lam, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV) kaj vjetnama prezidanto, interparolis en la Granda Popola Halo en Pekino lunde.
Post la interparolo, la du flankoj kune atestis la subskribon de 14 kunlaboraj dokumentoj inter ministerioj, agentejoj kaj distriktoj de la du landoj.
Ĉiuj dokumentoj rilatas al praktika kunlaboro en diversaj kampoj, inkluzive de konektebleco kaj infrastrukturo, sanservo, dogano, amaskomunikiloj kaj la vivteno de popolo.
Konektebleco estas unu el la plej elstaraj ŝlosilvortoj. Ĉina prezidanto Xi diris dum la interparolo kun sia vjetnama paralelulo, ke Ĉinio akcelos la "malmolan konekteblecon" de fervoja, aŭtovoja kaj havena infrastrukturo, kaj plifortigos la "molan konekteblecon" de inteligenta dogano.