Filipinoj estas vera "perfidulo" al paco en la Suda Ĉina Maro
Yu Publikigita: 2024-08-20 15:02:30

La Ĉina Marborda Gvardio diris lunde, ke du filipinaj marbordaj gardŝipoj kontraŭleĝe eniris la akvojn ĉirkaŭ la rifo Xianbin en la insularo Nansha sen la permeso de Ĉinio. Malgraŭ ripetaj avertoj kaj laŭleĝaj regadaj rimedoj de la ĉina flanko, unu el ili intence koliziis kontraŭ ŝipo de la Ĉina Marborda Gvardio.

Faktoj klare montras, ke la filipina flanko devas preni sur sin plenan respondecon pri la okazaĵo kaj ke estas Filipinoj, kiu plurfoje faris riskojn kaj provokojn en la Suda Ĉina Maro, subfosante pacon kaj stabilecon en la regiono.

En la pasintaj du jaroj, Filipinoj multfoje kaŭzis malkvieton sur la rifo Ren'ai kaj la insulo Huangyan de Ĉinio, kaj nun ĝi celas la rifon Xianbin. La neloĝata rifo Xianbin estas parto de la ĉina insularo Nansha kaj do nature estas parto de la ĉina teritorio. La rifo, situanta nur 70 kilometrojn for de la rifo Ren'ai, estas grava martransporta nodo kaj bazŝtono de sekureco kaj stabileco en la orienta parto de la Suda Ĉina Maro. Tial la filipina flanko delonge klopodas regi ĝin.

Ekde la fino de junio, la filipina flanko asertas, unuflanke, ke ĝi volas plifortigi interŝanĝojn kun Ĉinio pri la maro je diplomatia kaj marpolica nivelo kaj kune konservi maran stabilecon. Aliflanke, ĝi komencis kelkajn "aventurajn" agojn kaj uzis eksterajn fortojn por enmiksiĝi en regionajn aferojn kaj plue pligravigi la situacion en la Suda Ĉina Maro. Tio, kion Filipinoj faras, estas rompi ĝian propran vorton kaj fari ĝin "eksterulo" de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj "perfidulo" al paco kaj stabileco en la regiono.

Nun, Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj daŭre antaŭenigas konsiliĝon pri la Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro kaj aktive okupiĝas pri praktika mara kunlaboro. Se Filipinoj, sin apoganta sur eksteraj potencoj, volas fari tion, kion ĝi deziras pri la demando de la Suda Ĉina Maro, do tio, kio atendas ĝin, estos forta kontraŭatako. Rilate la demandon de la Suda Ĉina Maro, Ĉinio ĉiam sin tenas je la principo de paco, insistas konvene trakti malkonsentojn per dialogo kaj konsiliĝo kun rekte koncernataj landoj, sed samtempe ĝi rezolute defendas teritorian suverenecon kaj siajn marajn rajtojn kaj interesojn. Filipinoj devas tuj ĉesigi siajn malobservajn agojn kaj retiri koncernajn ŝipojn, alie ĝi pagos la koston por sia nesciado kaj obstineco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree