La Ĉina Asocio de Aŭtomobilaj Fabrikantoj (ĈAAF) merkrede esprimis fortan malkontenton pri kaj firman oponon kontraŭ la plano de la Eŭropa Komisiono kolekti ekscesajn importimpostojn de ĉinaj elektraj veturiloj.
Lastan monaton, la komisiono trudis provizorajn aldonajn tarifojn de ĝis 37,6% al ĉinaj fabrikantoj de elektraj veturiloj, post kiam ĝi komencis kontraŭsubvencian enketon pri ĉinaj elektraj veturiloj en oktobro 2023.
Marde, la komisiono publikigis projekton de plano por definitivigi tiujn tarifojn, post iometa revizio. Tamen ĝi devas esti aprobita de membroŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU).
Laŭ la malkaŝitaj informoj, la kontraŭsubvenciaj tarifoj por la tri provitaj ĉinaj kompanioj de elektraj veturiloj, BYD, Geely kaj SAIC, estas 17,0%, 19,3%, kaj 36,3%, respektive.
La deklaro de ĈAAF emfazis la gravajn riskojn kaj necertecojn, kiujn ĉi tiuj altaj kontraŭsubvenciaj tarifoj alportas al ĉinaj kompanioj funkciantaj kaj investantaj en Eŭropo, kio eble erozios ilian konfidon.