La multe atentata ĉinproduktita ludo "Nigra Mito: Wukong" estis publikigita je la deka horo en la 20a de aŭgusto. Antaŭ ol la publikigo, ĉirilataj temoj en la interreto jam superis 3,5 miliardojn de vido. En la lastaj jaroj la ĉina sciencfikcia romano "Tri Korpoj" populariĝis en- kaj eksterlande. La serio de sciencfikcia filmo "Vaganta Terglobo" gajnis multajn eksterlandajn fanojn, leviĝis ĉinaj retludoj en la monda merkato ... krom la tipaj kulturaj simboloj kiel granda pando, la Granda Muro, manĝaĵoj kaj kungfuo, la ĉina kulturo montras novan ĉarmon en novaj formoj kaj novaj signoj.