La nacia komisiono de Ĉinio por katastrofa preventado, redukto kaj krizhelpo merkrede aktivigis urĝan respondon de Nivelo-IV post inundoj kaŭzitaj de pluvego en la provinco Liaoning, nordorienta Ĉinio.
Laŭ la Ministerio pri Kriz-Administrado, laborteamo estis sendita al la tuŝitaj areoj por taksi la influon de la katastrofo kaj doni gvidon al lokaj helpaj operacoj.
En la lastaj tagoj partoj de Liaoning-provinco estis trafitaj de pluvegoj, kaŭzante interrompojn de potenco, komunikado kaj transportado.
Ĉinio ankoraŭ estas en sia ĉefa inunda sezono, kun disaj pluvegoj trafantaj kaj la nordajn kaj sudajn regionojn.