Ĉina ĉefministro Li Qiang atingis Moskvon marde por la 29-a regula renkontiĝo inter ĉina kaj rusa registarestroj kaj oficiala vizito al Rusio invitite de rusa ĉefministro Mikhail Mishustin.
Dum sia restado, Li renkontiĝos kun Mishustin por profunde interŝanĝi opiniojn pri duflankaj rilatoj, praktika kunlaboro kaj ĉefaj aferoj de komuna intereso.
La regula renkontiĝo inter ĉina kaj rusa registarestroj, okazigita ĉiujare ekde sia ekesto en 1996, estas grava mekanismo por efektivigi la konsenton atingitan de la dulandaj ŝtatestroj kaj antaŭenigi dulandan kunlaboron kaj interpopolajn interŝanĝojn.
En deklaro publikigita post atingo, Li diris, ke sub la strategia gvido de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin, Ĉinio kaj Rusio starigas modelon por nova speco de internaciaj rilatoj kaj rilatoj inter najbaraj ĉefaj landoj.
Li diris, ke lia vizito al Rusio celas efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, antaŭenigi la daŭran amikecon de generacio al generacio kaj profundigi reciproke utilan kunlaboron.
Por pli da informoj:
https://english.news.cn/20240821/5054aae34cde45f0b0d03264b25426d7/c.html