En 2014 en Pekino okazis neoficiala kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaobro. Ĉina prezidanto persone elektis serion da klozoneaj boteloj kiel donacoj al ĉeestantaj gvidantoj, dezirante pacon kaj kunan disvolviĝon de la mondo.



La fabrika tekniko de la klozoneo reflektas la kulturan interŝanĝon kaj interlernadon inter Ĉinio kaj la mondo de antikva tempo. La klozoneo estis kondukita al Ĉinio laŭ la Silka Vojo kaj fariĝis pinto de la tradicia metio de Ĉinio per la manoj de kompetentaj artistoj.
Post sia fondiĝo antaŭ 75 jaroj, Ĉinio aktive partoprenis en internaciaj aferoj kaj aliĝis al multaj gravaj internaciaj organizoj, inkluzive la Monda Komerca Organizo, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Ĉinio jam estas aktiva kontribuanto por solvi mondajn defiojn kaj akcelanto por konstrui la komunuon de komuna estonteco por la homaro.
