EU ne devas preterlasi lastan “fenestron de ŝanco” por solvi la disputon pri elektraj veturiloj
Yu Publikigita: 2024-08-22 16:50:50

La Eŭropa Komisiono marde publikigis komencan anoncon pri sia fina decido pri la kontraŭsubvencia enketo al ĉinaj elektraj veturiloj. En ĝi la komisiono proponis kvinjaran kompensan doganimposton de 17% ĝis 36,3% sur purelektraj veturiloj fabrikitaj de ĉinaj kaj eŭropuniaj kompanioj en Ĉinio.

Kompare kun la rezultoj de la unua juĝo anoncitaj en julio, ĉi-foje la eŭropa flanko proponis iometan redukton de la tarifoj por kelkaj ĉinaj aŭtomobilaj fabrikantoj. La eŭropa flanko ŝajne faris iagrandan koncedon kaj kompromison, sed tio ne povas ŝanĝi la fakton, ke ĝi misuzis regulojn kaj procedurojn de la Monda Organizo pri Komerco kaj instrumentigis enketajn rimedojn.

Ekde la fino de junio 2024, Ĉinio kaj EU faris pli ol dek konsiliĝojn. Tamen, publikigante ĉi tiun finan juĝon, la eŭropa flanko ne plene konsideris la opiniojn de la ĉina flanko, sed daŭre insistas pri sia malĝusta maniero. Ĝi estas bazita sur "faktoj" unuflanke determinitaj de la eŭropa flanko, sed ne sur faktoj kune agnoskitaj de ambaŭ flankoj.

Ankaŭ la subpremado al la ĉina industrio de elektraj veturiloj fare de iuj eŭropaj politikistoj estis forte kritikita de aliaj eŭropaj politikistoj kaj komercistoj. Germana ĉefministro Olaf Scholz kaj aliaj ĉefaj politikistoj publike parolis kontraŭ limigoj al aŭtokomerco kaj alvokis konservi justan kaj liberan komercon.

 Iuj landoj atendas la altajn tarifojn de EU kontraŭ Ĉinio kaj supozas, ke tiel ĉinaj aŭtokompanioj investos kaj konstruos fabrikojn en sia lando, por stimuli la aŭtomobilan industrion de EU kaj pliigi laborŝancojn. Sed se EU damaĝas la komercan medion per misuzo de sankcioj, ĉinaj kompanioj nur havos pli da maltrankvilo pri merkatado en EU.

La esenco de kunlaboro inter Ĉinio kaj EU estas reciproka profito kaj kungajna rezulto. Ĉinio ĉiam klopodas solvi komercajn disputojn kun la eŭropa flanko per dialogo kaj konsiliĝo kun la plej granda sincereco. Tamen, tio ne signifas, ke Ĉinio sidos senokupe kaj vidos, ke ĝiaj propraj interesoj estas damaĝitaj, fariĝante viktimo de komerca protektismo.

Laŭ la tagordo de EU, la Eŭropa Komisiono prezentos la decidon al la membroŝtatoj post publikigo de la decido, kaj faros finan decidon antaŭ la 4a de novembro. Kun alproksimiĝo de la lasta "fenestro de ŝanco", la eŭropa flanko devas zorge aŭskulti internajn voĉojn kaj akceli diskutojn kun la ĉina flanko pri konvenaj solvoj por eviti eskaladon de komercaj disputoj kaj influon al reciproka konfido kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj EU.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree