Ĉina ĉefministro Li Qiang diris merkrede, ke dum firmiĝo de kunlaboro en tradiciaj kampoj, Ĉinio volas labori kun Rusio por esplori kunlaboron en emerĝantaj kampoj.
Li faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun rusa prezidento Vladimir Putin en Kremlo post kiam li kunprezis la 29-an regulan renkontiĝon inter ĉina kaj rusa registarestroj kun rusa ĉefministro Mikhail Mishustin.
Li transdonis la korajn salutojn kaj bondezirojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al prezidento Vladimir Putin. Li diris, ke la du ŝtatestroj renkontiĝis dufoje ĉi-jare, desegnante novan planon kaj injektante fortan impulson al plua profundigo de la dulandaj rilatoj kaj kunlaboro, precipe en la historia momento de la 75-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.
La stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio ne nur servas al fundamentaj interesoj de la du landoj kaj du popoloj, sed ankaŭ kontribuas al regiona kaj monda paco, stabileco kaj prospero.
Putin petis Li transdoni liajn korajn salutojn kaj bondezirojn al prezidanto Xi. Putin diris, ke ĉi-jare estas la 75-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio, kiu estas memorinda jaro en la historio de la disvolviĝo de duflankaj rilatoj.
Putin diris ankaŭ, ke Rusio volas plue plifortigi reciproke utilan kunlaboron kun Ĉinio, plivastigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon ene de BRICS kaj aliaj plurflankaj mekanismoj, por antaŭenpuŝi la rusa-ĉinan ampleksan strategian partnerecon en la nova epoko por pli granda disvolviĝo.