Xi urĝas antaŭenigi socialismon kun ĉinaj trajtoj okaze de 120a naskiĝdatreveno de Deng Xiaoping
Yu Publikigita: 2024-08-22 20:33:55

Ĉina prezidanto Xi Jinping laŭdis la "elstarajn kontribuojn" de forpasinta gvidanto Deng Xiaoping kaj urĝis progresigi socialismon kun ĉinaj trajtoj iniciatitan de Deng, kiam la lando festis la 120an naskiĝdatrevenon de Deng ĵaŭde.

Dum parolado en kunveno okazigita por festi la datrevenon, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la lando devas plu ĝisfunde studi kaj apliki la teorion de Deng Xiaoping. Li aldonis, ke Deng faris elstarajn kontribuojn al la partio, la popolo, la lando, la nacio kaj la mondo, kaj liaj atingoj estas eternigitaj en la historio kaj ĉiam inspiros la venontajn generaciojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree